Aktualaĵoj

09.09.09, 22:08Ekzameniĝu dum ARKONES!

Dum ARKONES oni planas organizi sesion de la novtipa internacia ekzameno de UEA. Ĝi povas okazi en ajna nivelo de la tri ekzistantaj ŝtupoj (B1, B2 kaj C1), kondiĉe ke estas almenaŭ 10 kandidatoj ĝis la 10-a de aŭgusto.
La skriba parto de la ekzameno okazus vendrede (la 18an) fruposttagmeze, la parola parto havos plurajn sesiojn dum la aranĝo.

Legu pli

09.07.07, 17:27Karavano ARKONES => Velura Sezono

Karavano al la 14-a internacia arta E-festivalo “Velura sezono” en Jalta, www.jaltaespero.narod.ru ">Ukrainio

Legu pli

07.10.09, 18:34Raporto pri interlingvistika sesio kaj instruista trejnado (14-21.09.2007) en UAM, Poznan

La aǔtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj atendis la partoprenantojn kun pli riĉa programo ol kutime, ĉar en la tria jaro de la studoj okazas specialiĝo, ĉi foje pri komunikado, lingvistiko kaj lingvopedagogio. István ERTL prelegis por ĉiuj pri la nuntempa e-literaturo kaj analizis kelkajn verkojn. La kurso de la bone konata psikologo kaj verkisto Claude PIRON pri psikologiaj aspektoj de komunikado katenis la atenton de la aǔskultantoj. Ilona KOUTNY, gvidanto de la Studoj, prezentis lingvistikajn aspektojn de komunikado, i.a. esploris la e-lingvan bildon de la mondo.

Legu pli

07.07.27, 15:41RICEVU DIPLOMON de ILEI kiel Esperanto-Instruisto!!! Aliĝu jam nun al la Interlingvistikaj Studoj de UAM en Poznań por nur unu jaro!!!

Instruista kursaro en Poznano (Pollando)
en la kunlaboro de la Interlingvistikaj Studoj de UAM
kaj ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj)

La Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj ILEI kune organizas internacian instruistan kursaron, kiu disponigos la bazajn konojn necesajn por instruado de esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.

La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka semajna sesio (la unua okazos 15-21.09.2007 kaj la dua 2-8.02.2008), intertempan hejman laboradon, retan konsultiĝon kun la kursgvidantoj kaj pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kaj fina ekzameno okazos en septembro 2008. Aliĝantoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista kursaro.

Legu pli

07.07.22, 09:43ZAMENHOF IN MEMORIAM

Legu pli

Pli malnovaj »

XXVI ARKONES

XXV ARKONES

Hazarda foto

»
Vizitu galerion

Partneroj

Librotago

 

Varsovia Vento Elsendoj