Arkones bezonas vin!
Pro amaso de laboro kaj manko de laborforto ni serĉas sinoferemaj esperantistojn (ankaŭ komencantojn) por helpi al ni dum la aranĝo. Ni esperas, ke danke al via laboro vi multe helpos al la movado kaj al si mem, gajnante valoran sperton.
Ni serĉas volontul(in)ojn por jenaj postenoj:
- Respondecul(in)o pri tekinkaĵoj – estu persono kun ioma sperto pri muzikaj iloj, dratoj, laŭtigiloj, mikrofonoj, etc. Tiu persono i.a. helpos al niaj artistoj dum iliaj provludoj, aranĝos malmultajn scenejajn lumojn, konektos laŭtparolilojn kaj deĵoros dum koncertoj.
- Helpant(in)o en la libroservo – vi povas ĝui esperantan literaturon kaj helpi al ni priservi klientojn de la libroservo. Por tiu posteno estas bezonata persono kun almenaŭ baza orientiĝo en e-literaturo.
- Filmist(in)o – estu persono, kiu almenaŭ unufoje en sia vivo tenis kameraon (aŭ almenaŭ faris filmeton per sia telefono). La tasko de tiu persono estos registri prelegojn kaj elpaŝojn. Praktike sufiĉas starigi kameraon sur stativo kaj enŝalti ĝin. Oni ankaŭ devas foje certiĝi ĉu vidbendo ene de kamerao ankoraŭ ne finiĝis. Simpla afero, eblas facile kombini ĝin kun partopreno en prelegoj, sed ni kutime ne havas tempon por memori pri tio dum Arkones, do la volontula forto estas nepre bezonata.
- Prizorgant(in)o de amasloĝejo – persono, kiu respondecos pri ŝlosilo de la amasejo.
Kiuj pretas helpi kontaktu Tobiasz








