Ekzameniĝu dum ARKONES!
Se vi estas interesata ekzameniĝi, bv elŝuti la aliĝformularon ĉi tie kaj sendi ĝin kiel eble plej frue al katalin@ikso.net , kie vi povas ricevi aliajn kompletigajn informojn.
La ekzamenoj estas ellaboritaj laŭ la Eŭropa Referenckadro je tri niveloj (B1, B2 kaj C1). La postulojn de la unuopaj niveloj vi povas kontroli en la Memtaksilo http://www.edukado.net/pagina/REFERENCKADRO/18364//#19864. Respondante al la normoj de la eŭropa sistemo, la ekzamenoj ne havas tradukan parton kaj ili ne kontrolas movadajn kaj kulturajn konojn pri Esperanto. La du partoj (sriba kaj buŝa) de la ekzameno fareblas ankaŭ aparte, en diversaj lokoj kaj periodoj kaj pri ili riceveblas apartaj atestiloj. Por akiri atestilon pri kompleksa ekzameno je iu nivelo necesas sukcesaj rezultoj en ambaŭ partoj.
En la submenuoj de la ekzamenpaĝo (http://www.edukado.net/pagina/NOVAJ+UEA-EKZAMENOJ/22422// ) ĉe www.edukado.net vi povas legi la novaĵojn, priskribon de la postuloj, kalendaron de la sesioj, liston de la kotizoj kaj povas trovi informojn pri la specimenoj. Por la interesuloj ni aparte konsilas mendi ĉe UEA la eldonaĵon Esperanto de nivelo al nivelo (http://www.edukado.net/katalogo/22596 ) kiu entenas ĉiujn necesajn informojn kaj seriojn de specimenoj je ĉiu nivelo de la ekzamensistemo.
Ni esperas, ke multaj samideanoj volas testi siajn konojn laŭ la eŭropaj normoj kaj akiros la prestiĝan atestilon.
PRI LA INSTRUISTA TREJNADO:
Vidu la abundan programon! . Pluajn informojn vi trovas sur la retpaĝoj de la Interlingvistikaj Studoj ( http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html ) kaj ILEI ( http://ilei.info/novaĵoj/Instruista_trejnado.pdf ).
Mesaĝo de Ilona Koutny.




