Gajnu ARKO-KARTOn dum IJS
Dank al sukcesa kunlaboro inter Hungaroj kaj Poloj jam dum Internacia Junulara Seminario oni havos eblecon gajni la ARKO-KARTOn, kiu inkluzivas senpagan partoprenon en la aranĝo kaj senpagan tranokton* dume.
Ĉi-jara IJS okazos inter 19-25 julio en la urbo Tab en Hungario. Pli d a detaloj troviĝas ĉe la retpaĝo de la aranĝo: www.ijs.hu
*temas pri tranoktoj en amasloĝejo.


