RICEVU DIPLOMON de ILEI kiel Esperanto-Instruisto!!! Aliĝu jam nun al la Interlingvistikaj Studoj de UAM en Poznań por nur unu jaro!!!

Instruista kursaro en Poznano
en la kunlaboro de la Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj ILEI
(Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj)

La Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj ILEI kune organizas internacian instruistan kursaron, kiu disponigos la bazajn konojn necesajn por instruado de esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.

La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka semajna sesio (la unua okazos 15-21.09.2007 kaj la dua 2-8.02.2008), intertempan hejman laboradon, retan konsultiĝon kun la kursgvidantoj kaj pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kaj fina ekzameno okazos en septembro 2008. Aliĝantoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista kursaro.
(Tiuj kiuj partoprenos la kursaron enkadre de siaj tri-jaraj interlingvistikaj studoj, kiel specialiĝon, ricevos diplomon pri postdiplomaj interlingvistikaj studoj.)

Kondiĉo:

Bona lingvoscio (atestilo pri esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).

Partoprenkotizo:

A-landoj: 360 EUR, B-landoj 125 EUR por unu semestro. Pri detaloj de klasifiko je A kaj B landoj informiĝu ĉe Ilona Koutny.

El la Programo

Lingvopedagogio
(Zsófia Kóródy, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Maria Majerczak):

Bazaj faktoroj de lingvopedagogio
Esperanta metodiko
Instruhelpiloj (de instruista kofro ĝis retkursoj)

Esperanta kulturo
(István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Ilona Koutny):

Plej gravaj eventoj de historio de esperanto
Ĉefaj periodoj de e-literaturo
Tiklaj punktoj de e-gramatiko
Lingva trejnado (per testoj)

Kiel donaco:
partopreno en la aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj:

Problemojn de la nuntermpa e-movado (Humphrey Tonkin)
Nuntempa literaturo (István Ertl)
Psikologiaj aspektoj de komunikado (Claude Piron)
Interkultura komunikado (Ilona Koutny)

Aliĝo ĉe:

ikoutny ĉe amu.edu.pl
d-rino Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

**********************************************

Komentu!

Dodaj komentarz / Aldonu komenton










XXVI ARKONES

XXV ARKONES

Hazarda foto

»
Vizitu galerion

Partneroj

Librotago

 

Varsovia Vento Elsendoj