Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj ĉe Universitato de Adam Mickiewiĉ

Ĝeneralaj informoj pri la studoj

La internacia kursaro okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-rino Ilona Koutny, membro de la Akademio de Esperanto. Inter la prelegantoj estas elstaraj esperantologoj, kiel profesoroj Humphrey Tonkin, John Wells, Aleksander Melnikov kaj Michel Duc Goninaz; d-roj Vera Barandovska-Frank, Detlev Blanke, Katalin Kováts (Smideliusz), Zbigniew Galor kaj Blazio Wacha; la poetino Lidia Ligęza, ekspertoj de sia tereno kiel Maria Majerczak, Tomasz Chmielik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov kaj Michael Farris.

La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko, aŭ pri lingvopedagogio. Pro la metodika formado la Studoj ricevas specialan rolon en la instruista trejnado. Ekde la studjaro 2007/2008 realiĝas kunlaboro kun ILEI.

Unusemajnaj intensaj sesioj (surlokaj kursoj de po 4 studobjektoj kaj ekzamenoj) okazas unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro). Intertempe la gestudentoj laboras hejme pri la ricevitaj skribaj taskoj (ĉiusemestre pri ĉiu baza prelego) kaj povas konsultiĝi kun la prelegantoj rete. La gestudentoj pretigos diplomlaboraĵon kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon pri Interlingvistikaj Studoj.

Gxenerale novan grupon de partoprenontoj oni akceptas cxiun trian jaron. Nuna grupo komencis studadon en septrmbro de 2005. ESF (Esperanto Studies Foundation) certigis kelkajn stipendiojn.

Postuloj: diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de esperanto. Partoprenontoj devas plenumi orientigan teston antaŭ la komenco de la Studoj (komence de la unua sesio).

Ne eblas aldoni komentojn al tiu-ĉi artikolo.

Sub aŭspicioj de:

TEJO

Arkones bezonas vin


anonco por volontuloj

Hazardaj fotoj

Next

Vizitu galerion

Partneroj

Librotago

 

 

LODE

 

Varsovia Vento Elsendoj

 

Pola Retradio