Ligilaro
Interlingvistikaj Studoj
Informa paĝo pri la interlingvistikaj studoj en Esperanto funkciantaj sub gvido de d-rino Ilona Koutny (membro de Akademio de Esperanto) en Adam Mickiewicz – Universitato en Poznań. Tie vi trovos bazajn informojn, studplanon kaj programojn de la apartaj sesioj.
www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html
Krio De Morto
Oficiala paĝo de fama muzikgrupo KRIO DE MORTO, kiu ekaperis en la 1984 kaj dum 20-jara ekzisto surbendigis profesinivele plurajn albumojn, inter kiuj “Martoria” enhavas plej multajn Esperanto-kantojn. En la 1989-a jaro la bando registris la kanton “La lasta bastiono de la libereco”, kiu fakte estas la unua punka kanto en Esperanto en Tutmondo. En la paĝaro vi povas trovi kaj tekstojn kaj muzikajn dosierojn je la kantoj de la bando.
www.kriodemorto.band.pl
E-SENCO Towarzystwo Kulturalno-Społeczne im. Ludwika Zamenhofa
E-SENCO estis nomo de poznana esperanto-klubo, kiu arigis ĉefe studentojn kaj gejunulojn. Nun ĝi evoluiĝis kaj funkcias kiel asocio. Paĝaro funkcias en esperanta kaj pola lingvoj.
http://esenco.org/eo
Pola Radio (Esperanto-Redakcio)
Oficiala paĝaro pri programo por eksterlando de Pola Radio (“Radio Polonia”).
http://polskieradio.pl/eo/
Pola Esperanto-Asocio
Oficiala paĝaro de Pola Esperanto-Asocio.
www.esperanto.pl
Esperanta TTTejo (fer TTTejestro: Jurij Finkel)
Altkvalita paĝaro. Malbombastaj kaj ŝparemaj grafikaj rimedoj faras ĝin eleganta kaj permesas plene ĝui la literaturan enhavon, kiu vere eminentas. Plimultaj dosieroj atingeblas en ZIP-ita formo, do vi povos facile transporti ilin al via komputilo kaj post malpako uzi, presi, donaci al amikoj aŭ eĉ forĵeti.
Krom ampleksa kaj agrable legebla traduka verkaro de Jurij Finkel (ĉefe el iom specifa sciencfikcia literaturo) vi trovos tie perlojn de E-literaturo same traduka kiel originala.
Interalie enestas: – N. V. Gogol “La Revizoro” trad. L. Zamenhof (ZIP) – Louis Beaucaire “Kruko kaj Baniko el Bervalo” (ZIP) – Valentin Melnikov Verkoj kaj tradukoj – arkivoj de kulturaj, literaturaj kaj publicistikaj E-revuoj “Literatura Skatolo” (eldonata en Sovetunio ekde 1984 ĝis 1987) kaj “Survoje” (eldonata ekde 1990 ĝis 1992) (ZIP).
Komputilmaniuloj trovos tie faman “Komputikan Leksikonon” de Sergio Pokrovskij (facile elŝuteblan) kaj lastajn versiojn de kelkaj e-aplikiloj kreitaj de Jurij Finkel aŭ Sergio Pokrovskij.
http://www.esperanto.mv.ru
Bertilo Wennergren
Ĉi tie vi trovos inter aliaj la plej bonan popularan gramatikon de Esperanto titolitan “Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko”, kiun vi povas senpere elŝuti al via komputilo. Kompreneble vi trovos tie ankaŭ la muzikon de la ensemblo “Persone”.
http://bertilow.com
Esperanto-literaturo en la reto
La titolo de fama paĝaro far Don Harlow parolas per si mem.
donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html
Virtuala Esperanto-Biblioteko (administras Martin Weichert)
La biblioteko konsistas parte el propraj altkvalitaj dosieroj kaj pliparte el la ligoj al alilokaj samkvalitaj dosieroj.
La centra VEB-indekso enhavas informojn pri:
- multlingvaj propagandiloj kaj lerniloj de Esperanto
- plej diversaj listoj, adresaroj, indeksoj, kolektoj ktp
- literaturo, esperantologio, (inter)lingvistiko, scienco, politiko, kulturo ktp
- komputiko kaj Esperanto.
Domaĝe, ŝajnas ke lasta aktualigo okazis en 2000 jaro, kio kompreneble ne malvalidigas ĉiuj kulturajn kaj sciencajn materialojn kaj certe ne historiajn, sed en la komputiko tioma tempo estas preskaŭ epoko.
http://www.esperanto.net/veb
Esperanto-Adresaro (administrata de Derk Ederveen)
Ĝi estas adresaro de rete atingeblaj Esperantistoj kaj Esperanto-Organizoj, kiu celas faciligi rektan komunikadon inter ili. Jen kelkaj informoj:
Iniciatita en 1993, aperas komence de ĉiu monato
Pli ol 3000 retadresoj de 2000 personoj kun 700 hejmpaĝoj el 90 landoj
Por privataj, ne komercaj celoj
Por faciligi rektan kontakton, ne por grandskala dissendado
Libere pludonebla al ĉiu interesita samlingvano
Por certiĝi ke ĉiu konsentis pri publikigo de nomo kaj retadresoj, kaj por eviti tajperarojn, ĉiu devas mem aliĝi
Populare oni nomas tiun retadresaron: “ligo al ĉiuj ligoj” kaj kiel tia ĝi certe nepras por ĉiu esperantista retuzanto estante la plej ampleksa kaj la plej aktuala dank’al oferema administrado.
Vi trovos en koncerna paĝaro ZIP-itajn dosierojn kun la Esperanto-Adresaro kaj krome vi povos mem al ĝi aliĝi.
http://home.wxs.nl/~lide/adresaro.htm
Senmanĝula vivostilo (aŭtorita de Joachim M. Werdin)
Ĉu vi iam aŭdis pri personoj kiuj vivis/as kvankam ne manĝis/as do ne nutris/as sin en tradicia formo? Temas ne nur pri katolikaj sanktuloj aŭ hindaj guruoj. Laŭ ĉi servopaĝaro ili vivas inter ni aplikante inkognite senmanĝulan vivostilon.
La aŭtoro, mem senmanĝulo, dum jaroj vojaĝis tra Azio disvastigante Esperanton kaj nun vivas kun Tajvan-devena edzino (e-istino) en Poznań kaj aktive kaj malinkognite propagandas senmanĝulan vivostilon en pola televido, interreto kaj en seminarioj. Li ankaŭ prelegis dum ARKONES.
www.niejedzenie.info




