X-a Oratora Konkurso

Por gimnasti langojn de la partoprenantoj la organizantoj de ARKONES anoncas: X-an ORATORAN KONKURSON.

Regularo

1. La temo de prezento estas: „Tute libera temo” – ĉio cetera dependas de la oratoroj.
2. La prezento daŭru 5 – 10 minutojn.
3. La juĝkomisiono havas keston da ŝaŭmvino por disdoni po botelo inter la premiitoj (laŭ iliaj meritoj).
4. La juĝkomisiono pritaksos konstruon de ĉiu eldiro, ĝian fluecon kaj gramatikan korektecon, sed ankaŭ la fervoron kaj personecon de la oratoroj.
5. Eblas aliĝi kiam ajn, ankaŭ dum la aranĝo, sed ne pli malfrue ol du horojn antaŭ la konkurso mem.

Ne eblas aldoni komentojn al tiu-ĉi artikolo.

Sub aŭspicioj de:

TEJO

Arkones bezonas vin


anonco por volontuloj

Hazardaj fotoj

Next

Vizitu galerion

Partneroj

Librotago

 

 

LODE

 

Varsovia Vento Elsendoj

 

Pola Retradio