Historio

Tie ĉi vi trovos raportojn kaj informojn pri la pasintaj Arkones-oj.

XXVII-a ARKONES 2011

La 23an–25an de septembro en la fervojista domo de la Pollanda urbo Poznano okazis ARKONES – ARtaj KONfrontoj en ESperanto. La programon plenigis trideko da prelegoj kaj prezentaĵoj – libroprezentoj, prelegoj pri historio, lingvo kaj amasinformado, kunvenoj primovadaj kaj aliaj.

Legu pli

XXVI-a ARKONES 2010

Post multaj jaroj la ARtaj KONfrontoj en ESperanto forlasis la lernejon Łejery apud la Citadelo de Poznano kaj translokiĝis al la Fervojista Kulturdomo, kie rezidas la klubo E-Senco, kaj kiun gvidas esperantisto Wiesław Libner. La ŝanĝo de la ejo finance savis la aranĝon, al kiu ĉi-jare venis ducento da personoj. La nova ejo havis nur unu mankon: ne estis la tre populara en Łejery manĝoĉambro, en kiu oni povis dum pluraj horoj konversacii kaj diskuti ĉe teo, kafo aŭ biero.

Legu pli

XXV-a ARKONES 2009

Kvankam multaj pollandaj aktivuloj ĉi-jare elspezis siajn ŝparaĵojn por partopreno en la Bjalistoka UK, ARKONES denove logis ducenton da partoprenantoj kaj konfirmiĝis kiel la plej amasa kaj interesa semajnfina esperantista renkontiĝo en la Orienta Eŭropo.

Legu pli

XXIV-a ARKONES 2008

Iam eta renkontiĝo de kelkaj dekoj da artemaj kaj lingvemaj pollandaj (eks)studentoj, Artaj Konfrontoj en Esperanto, iom post iom fariĝis la plej grava inter la tradiciaj esperantistaj renkontiĝoj en la Orienta Eŭropo.

Legu pli

XXIII-a ARKONES 2007

Ĉi tiuj ARtaj KONfrontoj en ESperanto, kun pli ol 200 partoprenantoj el 25 landoj, havis aŭspicion de la urbestro, Ryszard Grobelny, kaj de UEA, kiun aktive reprezentis ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller.

Legu pli

XXII-a ARKONES 2006

La 22aj Artaj Konfrontoj en Esperanto rekonfirmis la reputacion de ARKONES kiel la plej interesa tradicia semajnfina renkontiĝo en la Orienta Eŭropo. Tamen ĉi-jaraj Konfrontoj, okazintaj en Poznań 29 sep – 1 okt 2006, havis du novajn programerojn.

Legu pli

XXI-a ARKONES 2005

Arkones okazis inter 30 de septembro kaj 02 de oktobro 2005 en Poznań (Pollando) kaj partoprenis ĝin pli ol 218 personoj el 25 landoj. Pri Arkones raportis lokaj televido, radio kaj gazetaro. Ĝi, kiel kutime, okazis tuj post la sesio de Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań (26-30.09.2005).

Legu pli

XX-a ARKONES 2004

Plurfoje venas demandoj: kial ni tiom malmulte informas pri Arkones ? Eble pro la pigreco, eble pro la postaranĝa ripozemo, eble pro aǔtuna melankolio… Sed ĉifoje ni faru escepton kaj iom raportu pri Artaj Konfrontoj en Esperanto Arkones – sendependa kultura forumo, kies organizantoj volonte kunlaboras kun ĉiuj .

Legu pli

XVIII-a ARKONES 2002

XVIII-aj “ARKONES” okazis en Poznań en la lernejo “ŁEJERY” inter 27 – 29.09.2002.

Legu pli

XVII-a ARKONES 2001

Kvankam neniu povis antaŭvidi, ke rezulte de septembra terorisma atako al novjorka WTC profesoro Tonkin venis al Poznań ne aŭtune sed nur vintre, malgraŭ tio la aranĝo estis impone riĉa je kuluara ĉeesto de akademianoj. Feliĉe scienculoj ne endanĝerigis la tradician etoson de ARKONES-aj kuluaroj kaj multaj gejunuloj drinkis sian bieron sentime kaj interkonatiĝadis intime (tamen iuj ankaŭ in-time).

Legu pli

Sub aŭspicioj de:

TEJO

Arkones bezonas vin


anonco por volontuloj

Hazardaj fotoj

Next

Vizitu galerion

Partneroj

Librotago

 

 

LODE

 

Varsovia Vento Elsendoj

 

Pola Retradio