XVII-a ARKONES 2001

XVII-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto “ARKONES” okazis en Poznań en la lernejo “ŁEJERY” inter 29.09 – 01.10.2001.

Dum “ARKONES 2001” eblis aĉeti esperantajn librojn kaj konatiĝi kun la agadoj kaj planoj de la plej fortaj ĉi-regionaj eldonejoj :

• “IMPETO“ ( RU – Moskvo ),
• “KLEKS“ ( PL –Bielsko Biała ),
• “SEZONOJ“ ( RU – Kaliningrad )

“IMPETON” dum eldonejaj forumoj prezentis Dima Ŝevĉenko, “SEZONOJN” kaj la ĵurnalon “LA ONDO DE ESPERANTO“ – Aleksandr Korĵenkov.
La libroservo, kiun gvidis Paweł Janowczyk, dumjare funkcias ankaŭ perpoŝte.

Grandan demandon “Ĉu ‘POLA ESPERANTISTO’ reaperos?

traktis dum renkontiĝo kun Arkonesanoj la Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio sub la gvido de ties Prezidanto Stanisław Mandrak.

Jen la prelegantoj kaj la temoj de prezentitaj prelegoj:

•Zofia Banet-Fornal “Antoni Grabowski – eminenta E-aganto”
•Andreas Emmerich (prezidanto de Germana Esperanto-Asocio) “Varbi por Esperanto, sed kiamaniere?”
•Zbigniew Galor “Standardoj de Eŭropa civilizacio”
•Mark Heller “Esperantisto Belogorcev (1903-1940) – adepto kaj viktimo de la reĝimo”
•Aleksandr Korĵenkov “Pri Gaston Waringhien”
•Ilona Koutny “Instruista trejnado kaj universitata instruado”
•Barbara Pietrzak “Esperanto elsendoj en 65-jara historio de la poreksterlanda programo de la Pola Radio”
•Dima Ŝevĉenko “Esperanto en interreto”
•Joachim M. Werdin “Senmanĝa vivstilo”
•Bernhard Westerhoff “El la Eŭropa Bahaa-Centro”
•Bożena Pietrzyk “Pri la libro ‘Ili vivis sur la tero’ de B.M. Robineau”

Diskutrondo

sub la sperta gvido de Tadeusz Chrobak traktis la temon :
“Esperanto – ĉu grava ideo, ĉu kurioza hobio?”.

Bedaŭrinde

fiaskis la oratora konkurso pro la manko de aliĝoj kaj la tradukkonkurso pri la kanzontekstoj el la repertuaro de Maryla Rodowicz. Al la lasta venis nur unu konkursaĵo : “Rimedo” en la traduko de Zenobia Zygadło el Tychy (la tekston legu en Arkones-kajero). La tradukitan kanzonon prezentis dum mielvespero Ola Pawełczak.

Spektaklan programon konsistigis:

“Grabowski en Esperanto-poezio” – de Jerzy Fornal
•*“Survojoj”* de Jarlo Martelmonto en la plenumo de la aŭtoro kun helpo de Tadeusz Chrobak, Paweł Janowczyk, Jarosław Parzyszek kaj Dima Ŝevĉenko.
“Vulpo – Ruzulo” – spektaklo de Infana Teatreto el Gorzów Wlkp
“Lokomotivo” de Julian Tuwim – prezentita de infangrupo el la lernejo “Łejery”
Versojn de Błok, Niekrasov, Puŝkin, Rudanskij, Ŝevĉenko prezentis la tradukisto Mark Heller
• Tadeusz Chmiel prezentis proprajn poeziaĵojn.

La XVII-an Poznanan Mielvesperon
gvidis Ela Malik kaj Jarek Parzyszek.

Dum ĝi prezentiĝis:

  • Leszek Dobrowolski – gitarverkoj,
  • Aleksandra Pawełczak kun gitaro kaj kantoj de Bułat Okudĵawa kaj Maryla Rodowicz,
  • Zuzanna Kornicka – “Quantanamera” kaj recitalo,
  • Grupo el Staszów kun poeziprogrameto,
  • Dima Ŝevĉenko – kantoj.
  • Koncertis ankaŭ la koruso “Sub la verda stelo” (Tychy) gvidata far Danuta Tudaj.
  • Postan dancvesperon ornamis diskomuziko laŭ elekto de Tadeusz Chrobak.

Apartan atenton vekis

la pentraĵekspozicio “Bildoj” de Krystyna Stasińska-Kiciak (Poznań) kaj fotoekspozicio “Esperantaj aranĝoj” de Andrzej Sochacki (Staszów).
• Andrzej gvidis ankaŭ priarkonesan fotoservon.
• Jerzy Fornal gvidis la kurson pri aktora/sceneja movo.

Aparte

La junulara grupo (klaso, kiu lernas Esperanton en Gostyń) kun la instruistino Halina Radoła havis apartan lingvan kaj artan programon kun eksterlandaj partoprenantoj.

La aranĝon subtenis:

  • La baza lernejo nro 83 “ŁEJERY” – Poznań
  • La Ĉokoladfabriko “BARON” – Przeźmierowo
  • La Entrepreno “EDECO” – Poznań
  • La Entrepreno “OWIPLANT” – Owińska
  • La Entrepreno “TAGO” – Poznań

La Subtenan Fonduson “ARKONES 2001”

mone apogis Peter Zilvar kaj Oksana Gołovina-Janowczyk.

La organizantoj tre dankas al ĉiuj kiuj helpis okazigi la aranĝon.

  • La presaĵojn komputile prilaboris Tadeusz Chrobak kaj Zbigniew Kornicki.
  • Afiŝojn kaj aliajn eldonaĵojn projektis Margarita Malkowskaja.
  • Interretan paĝaron prilaboris Leszek Dobrowolski.
  • Aranĝerojn videoregistris Elżbieta Janowczyk, Margarita Malkowskaja kaj Oksana Gołovina.

La aranĝon partoprenis 180 personoj
el 11 landoj:

Belgio, Britio, Ĉeĥio, Ĉinio, Germanio, Hungario, Pollando, Rusio, Svedio, Tajvano kaj Usono.

Adresaro de partoprenintoj de XVII ARKONES riceveblas de Paweł Janowczyk:
janowczykpawel[ĉe]poczta.onet.pl

Komentarze

Dodaj komentarz / Aldonu komenton










XXVI ARKONES

XXV ARKONES

Hazarda foto

« »
Vizitu galerion

Partneroj

Librotago

 

Varsovia Vento Elsendoj