XXV-a ARKONES 2009

Elŝuteblaj dosieroj

Broŝuro kun bazaj informoj kaj programo en 2009 en .doc

Programo de la aranĝo sen surlokaj ŝanĝoj en formato .xls.

Afiŝo

Spektakloj kaj koncertoj

  • Martin Wiese
  • Inicialoj DC
  • Georgo Handzlik – monodramo “Ludoviko-Lazaro”,
  • * Piĉismo* kun idiotronika programo “Esperanto, Esperanto”,
  • Moliere Ngangu kun la bando – “Muziko kaj ekzotiko”
  • Jarlo Martel-Monto – la simbolo de Arkones, kiel kutime speciale por nia aranĝo preparas ĉiujare novan poezian spektaklon,
  • Mario Migliucci – “Doktoro Esperanto”,
  • Terminus A Quo – Trzciny (Kanoj) – spektaklo estas la aŭtora vizio de Edward Gramont. La spektaklo okazos en la orienta kulturetoso kaj oni audigos hajklojn en esperanto,
  • Zuzanna Kornicka – Jubilea koncerto – jam de pli ol dek jaroj ŝia ĉarma kontralto kune kun gitaro allogas arkonesanojn,
  • Zbigniew Kornicki – deklamas poemon “La Sokrato Dancanta” – de Julian Tuwim,
  • 3 unuaktaj spektakloj de Teatra Esperanto-Studio “Improvizo” (Ukrainio) sub arta gvido de Svetlana Kravcova :
  • Longa lango laŭ motivoj de rakonto de Anton Ĉeĥov, (la enhavo ligita kun esperantistoj en Pasporta Servo.
  • Monologo de Margarita el Majstro kaj Margarita de Bulgakov.
  • Ĥoristino laŭ rakonto de Anton Ĉeĥov,

Prelegoj

  • Peter Baláž – “Novaj projektoj de E@I (Esperanto@Interreto)”, – spektigo de filmo “Esperanto estas…”
  • Bruĉjo Casini – Filmi en Esperanto por tutteuropa merkato – la projekto “Doktoro Esperanto” de 28-lingva dublado de filmo originale en la internacia lingvo,
  • Tomasz Chmielik – “La juda mondo kaj L.L.Zamenhof”,
  • Tomasz Chmielik – “„Migre kaj vage kun Fratoj Goskind tra la judaj Bjalistoko, Vilno kaj Varsovio” kun prezento de filmoj el la jaro 1939,
  • Sebastian Cyprych – “XML-SVG-ARTo (uzo de SVG formato en kreado de komputila grafiko) + programo Inkscape”,
  • Sebastian Cyprych – “XML-SVG-MAPo-ARTo (uzo de SVG formato en kreado de mapoj kaj ilia arta valoro)”
  • Probal Dasgupta – “Esperanto, Barato kaj UEA: efektivoj kaj perspektivoj”;
  • Istvan Ertl – “20 jarojn poste”,
  • Paweł Fischer-Kotowski – “GLAT-e pri GLAT”,
  • Zbigniew Galor – “E-movado baze de sociologiaj esploroj”,
  • Jevgenij Gaus – Lernu.net,
  • Irina Gerasimova – “Krimeo +esperanto en Krimeo”,
  • Andrzej Grzębowski – Esperanta turismo: Kubo,
  • Ben Indestige – “Belgio kaj ĝiaj kulturaj konfrontoj”,
  • Bruchjo Kasini – “Filmi en Esperanto por tutteuropa merkato – la projekto \“doktoro esperanto\” de 28-lingva dublado de filmo originale en la internacia lingvo”,
  • Katalin Kovats – “La komercisto amas la oficistinon!”,
  • Ilona Koutny – “Prof. Istvan Szerdahlyi: vivo kaj verko”,
  • Aleksander Korĵenkov – “Homarano”: La plej nova biografio de Zamenhof”,
  • Edward Kozyra – “Nova du-voluma vortaro Esp-ang-pola, pol-Esp, ang-Esp-pola + mini-frazaro (Esp-ang-pol-kashuba)”,
  • Lidia Ligęza – “Malnovaj kaj nuntempaj polaj kutimoj”,
  • Lidia Ligęza – “Tadeusz Chrobak – elstara esperantisto kaj kara amiko”,
  • Edward Malewicz – “Aŭdvidmetoda lernolibro de esperanto por poloj”,
  • Johano Pachter – “100 jaroj de la Germana Esperanto-Biblioteko kaj Arkivo”,
  • Bożena Pietrzyk – “Mi estas homo” – impresoj pri la libro,
  • Ryszard Rokicki – “Lernolibra aŭtoro antaŭ – la defioj de nuntempa gramatika manlibro (akcento en la kunmetitaj vortoj)”,
  • Jan Skonieczka – Eldoneblecoj ĉe “Skonpres”, prezentado de eldonita la libro “Reĝo Maĉjo la Unua”, “Teneraj rigardoj” kaj plano de eldono en pola lingvo “Życie Lidii Zamenhof” córki esperanta,
  • Stanisław Śmigielski – “La ekstermado de gepoloj dum la dua monda milito”,
  • Bernhard Westerhoff, Agnieszka Szopińska – “Esperantismo kaj Bahaaismo
    ekzemple de vivo de Lidia Zamenhof”,
  • Jefim Zajdman – “Ili estis la unuaj” (Pri la pioniroj de Esperanto ligitaj kun Jalto : I.Ostrovskij, N.Borovko, Valdemar Langlet kaj A.Ĉajkovskaja),

Aliaj programeroj

  • Tradicia Arkonesa MIELVESPERO,
  • Estraro de TEJO – kunsido, poste: “TEJO sinprezentas”
  • Benefico,
  • XI-a ORATORA KONKURSO – lanĉita por gimnasti langojn de la partoprenantoj de ARKONES (klaku por detaloj)
  • Prezentiĝo de Esperanto-eldonejoj, gazetoj kaj radioj: Edistudio, Espero, Hejme, Kava-Pech, Sezonoj, Skonpres
  • Tomasz Chmielik (ĉefredaktoro de la “Spegulo”) – enmanigo de la statuetoj de “Spegulo”, kiuj estas simbola premio por diligenta laboro, serioza agado kaj servado al la Zamenhofaj ideoj. La statuetoj estos aljuĝataj ĉiujare dum Arkones.
  • Filmoj de Roman Dobrzyński – “Junularo volas danci – Zakopane 2005” kaj “Intermonta amikeco
    - Herzberg 2006” – prezentas Ireneusz Bobrzak.
  • Ilona Koutny – “La ekzamenoj ellaboritaj laŭ la Eŭropa Referenckadro je tri niveloj (B1, B2 kaj C1)”.
  • Komuna foto de chiuj partoprenantoj okazos sabate je la 17-a.
  • Krzyszrtof Śliwiński (Muzeo pri Azio kaj Pacifiko) – Fotoekspozicio,
  • Marian Zdankowski – Esperanto-kvizo,
  • Marian Zdankowski – Anonco de la rezultoj de Plebiscito 2009 en kategorioj: “Esperantisto de la Jaro”, “Loka E-aktivulo”, “Debuto de la Jaro”, “Tutaĵo”.

Komentu!

Dodaj komentarz / Aldonu komenton










XXVI ARKONES

XXV ARKONES

Hazarda foto

»
Vizitu galerion

Partneroj

Varsovia Vento Elsendoj