Arkonesejo
La loko
La Konfrontoj ĉi jare por la unua fojo okazos en Fervojista Kulturdomo en urbocentro de Poznań. Bonetosaj muroj de tiu impona konstruaĵo servis al geesperantistoj jam plurfoje, ia. dum la Internacia Fervojista Kongreso, dum kursoj de esperanto kaj kunsidoj de diversaja esperantistaj skipoj. Necesas mencii, ke en la konstruaĵo troviĝas biblioteko kun kolekto de libroj en la lingvo internacia.


La programeroj komenciĝos vendrede posttagmeze. La akceptejo ankaŭ tradicie ekfunkcios de la 16-a horo. Surloke tradicie de la 18-a horo funkcios malgranda bufedo, kie vi povos aĉeti trinkaĵojn, rapidajn manĝaĵojn ktp. Dumnokte vi povos parki la aŭton en la korto de la Kulturdomo.
Alveno
Gravaj adresoj
ARKONESEJO
Aleo Niepodległości 8a
La Arkonesejo estas facile atingebla. Se vi venas trajne vi ne devos promeni longe, se vi venas per aviadilo necesas preni rektan buson al la urbocentro (buso “L”). Se vi venas aŭte vi povos lasi ĝin senkoste en koro apud la domo.
Tiuj, kiuj tamen decidos uzi la traman aŭ busan transporton povas uzi tre efikan angllingvan itinierindikilon: http://poznan.jakdojade.pl/?locale=en
Se vi venas al Arkonesejo aŭte:
Nepre prenu GPS-navigilon aŭ mapon. Oni devas veturi rekte al la urbocentro de Poznań. La kulturdomo situas oriente de la stacidomo Poznań Główny, vid-al-vide parko.
Se vi veturos el la autoŝoseo, kiu ĉirkaŭas Poznań de la suda flanko, lasu ĝin por eniri ŝoseon n-ro 11 en la direkto “Centrum”.
Manĝado:
Ĉar la kotizo ne inkluzivos manĝadon, partoprenantoj devas mem zorgi pri ĝi. Surloke funkcios bufedo kun kafejo (nokte ankau drinkejo). Proksime al la Arkonesejo facile troveblas restoracioj, manĝejoj (i.a. famaj “laktaj manĝejoj”) kaj drinkejoj.





