Kondiĉoj

Kotizoj

Aliĝperiodo A kategorio B kategorio Poloj
ĝis 05.01.2008 10 € 20 € 34 zł
ĝis 25.07.2008 13 € 26 € 43 zł
poste kaj surloke 15 € 30 € 52 zł

Decidas la tago de la enpago.

Kategorio A: afrikaj landoj (escepte de Sudafriko), Albanio, Bulgario, Ĉeĥio, Hungario, eks-Jugoslavio, latinamerikaj kaj aziaj landoj (escepte de Israelo, Japanio, kaj Sudkorea Respubliko), Rumanio, Slovakio, eks-Sovetunio.

Kategorio B: ĉiuj ceteraj landoj (ankaŭ Sudafriko, Israelo, Japanio kaj Sudkorea Respubliko).

Pagu al la konto:

E-SENCO Towarzystwo Kulturalno-Społeczne im. Ludwika Zamenhofa,
ul. Podmiejska 15
PL 61-357 POZNAŃ

n-ro 73 1940 1076 3036 1258 0000 0000
(kun la indiko: ARKONES).

Anoj de netranspagipovaj landoj sendas la aliĝilon:

  • kaj pagas surloke laŭ la dato de la sendo de la aliĝilo,
  • aŭ partoprenas laŭ principoj de la person-interŝanĝo kun la organizantoj.

Specialaj formoj de partoprenado

  1. Poloj pagas laŭ aparta kotiztabelo al la supre montrita konto
  2. Partoprenantoj de la sesio de la Interlingvistikaj Studoj de Adam Mickiewicz Universitato (kategorioj A, B kaj poloj) pagos 6 €

Kotizrabatoj:

  1. Personoj malpli ol 25-jaraj en la momento de la aliĝo ĝuas dudekprocentan rabaton.
  2. Plenrajtaj membroj de PEJ partoprenas ĉijare senpage post pruvo de sia rajto en akceptejo.
  3. Programkontribuantoj ĝuos kvindekprocentan rabaton.
  4. La rabatoj ne koncernas prezojn de tranoktejoj (hotelo, kampadejo, amasloĝejo ktp.)
  5. La rabatoj ne sumiĝas. Validas la plej alta.

V. La aliĝo estas transdonebla al alia persono, se vi skribe konfirmas tion. Ni alĝustigas la kotizon, kiu ne povas malaltiĝi.
VI. Ĉiukaze surloke vi devas pagi au pruvi, ke vi pagis antaŭe. Tio ne koncernas specialajn gastojn kaj venintojn laŭ la punkto I.3.b/.
VII. Via aliĝo estos traktata post ricevo de via aliĝilo. Avertu, se vi ne volas, ke viaj datumoj aperu en la adresaro de XXIV ARKONES.
VIII. La ARKONES-kotizo rajtigas al partopreno en la programo kaj ricevo de ARKONES-materialoj.
IX. Loĝeblecoj (prezoj estas nur orientigaj):

1. La organizantoj povas rezervi lokon en la proksima hoteleto.
Unu lito por unu diurno (ĉambro kun propra necesejo kaj duŝo): – en dupersona ĉambro kostas 20,00 € – en tripersona ĉambro kostas 18,00 €
Por rezervi la lokon en hoteleto sciigu la organizantojn antaŭ la 1-a de septembro. Alikaze la lokoj povas esti nedisponeblaj. Decidas la vicordo de mendoj. Aliaj proksimaj hoteloj estas signife pli multekostaj.
2. Koncerne malmultekostan (3.50 € por diurno) loĝeblecon por junularo (en amasloĝejo kun propraj matraco kaj dormosako) kontaktiĝu kun la organizantoj.
3. Verŝajne eblos ankaŭ nokti en proksima studentdomo : unu lito por unu diurno en tripersona ĉambro (duŝo kaj necesejo ekstere) kostas 9,00 €.