Loĝebloj

La malsupraj prezoj estas nur orientigaj kaj en la kazo de ŝanĝo oni nepre sciigos partoprenontojn.

1. Eblos tranokti en la proksima JUNULARGASTEJOCINNAMON kun prezoj ekde €10. La tuta junulargastejo estas rezervita nur por partoprenantoj de “Arkones” kaj perfekte kompletigas etoson de la arta festivalo. Ĝi troviĝas en la strikta centro de Poznań (5 minutoj piede de la Arkonesejo) kaj ofertas simpatian kaj hejmecan etoson en bona prezo. Krome, sen krompagi matene oni povas manĝi modestan svedtablan matenmanĝon. La prezo inkluzivas:
  • 24 horan akceptejon,
  • senpagan, sendratan retaliron,
  • komunan socian ĉambron,
  • litaĵojn,
  • viŝtukojn,
  • ŝloseblajn ŝrankojn,
  • alireblan malgrandan kuirejon.

Eventualaj ĝenaĵoj: En pli grandaj ĉambroj plej multo da litoj estas etaĝaj. En tiu kazo ni atribuos ilin konsiderante aĝon kaj ĝeneralan fizikan kaj motorikan staton de mendantoj. Ĝi estas junulargastejo do la duŝejoj kaj necesejoj estas komunaj. Pro ĝia situo ĝi povas esti iom brua, eĉ nokte!

Estas malperemesite fumi ene!

Prezo per persono per nokto: 2-persona ĉambro €15, 3-/4-persona €14, 8-/9-/10-persona €10.

Adresoj: ul. Gwarna 10, Poznań.
Cinnamon Hostel angle germane hispane france ruse

2. AMASLOĜEJO – €3/nokto sed nur por junularo (kun propraj matraco kaj dormosako, kun necesejoj kaj lavkuvoj sed sen duŝejoj).

Membroj de Pola Esperanto-Junularo amasloĝas senpage sed nur en la kazo de ilia antaŭa aliĝo ĝis la 15-a de septembro.

3. Eblas ankaŭ memstare mendi loĝadon ĉe unu el relative malmultkostaj junulargastejoj relative prokisime al la Arkonesejo (je promendistanco):

Frolic Goats Hostel
ul. Wrocławska 16/6, Tel. + 48 61 852 44 11, 501 144 704, 510 587 978

Fusion Hostel angle
ul. Św. Marcin 66/72, Tel. +48 061 852 12 30

Melange Hostel
ul. Rybaki 6a, Tel. +48 507 070 107

4. Krom proponitaj ebloj oni povas mendi loĝadon sendepende de la organizantoj en unu el multaj hoteloj.

La plej proksima kaj sufiĉe malmultkosta estas Hotelo Lech** kun prezoj ekde 165 PLN por unu nokto en 1-persona ĉambro. Alia estas Hotelo Royal*** kun prezoj ekde 224 PLN por unu nokto en 1-persona ĉambro. Ŝatantoj de komforto povas loĝi en Hotelo Sheraton*****Hotelo Andersia**** . Ambaŭ troviĝas en promendistanco de la Arkonesejo.

Sub aŭspicioj de:

TEJO

Arkones bezonas vin


anonco por volontuloj

Hazardaj fotoj

Next

Vizitu galerion

Partneroj

Librotago

 

 

LODE

 

Varsovia Vento Elsendoj

 

Pola Retradio