Loĝebloj

La malsupraj prezoj estas nur orientigaj kaj en la kazo de ŝanĝo oni nepre sciigos partoprenontojn.

1. La organizantoj rezervis la tutan tute proksiman hoteleton “MINI”, kiu troviĝas en la sama konstruaĵo en kiu okazos programeroj. Ni povas rezervi 17 lokojn en 2 kaj 3-personaj ĉambroj kun duŝejoj kaj necesejoj en la koridoro (sed en bona stato kaj puraj). Unu nokto por unu persono en tia ĉambro kostas 17 EUR.

Ĉiuj ĉambroj estas provizitaj kun televidilo. Ĉefa avantaĝo de la hotelo estas ĝia hejma etoso kaj situo en la sama konstruaĵo, kie Arkonesejo. La prezo ne inkluzivas matenmanĝon ĉar la hotelo entute ne provizas tion. Organizantoj povas rekomendi bonajn restoraciojn ĉirakŭe.
Por rezervi la lokon en hoteleto sciigu la organizantojn antaŭ la 1-a de septembro. Alikaze la lokoj povas esti nedisponeblaj. Decidas la vicordo de mendoj. Aliaj proksimaj hoteloj estas signife pli multekostaj.

2. Eblos ankaŭ nokti en la proksima studentdomo “Jowita” en du-litaj ĉambroj. Prezo por unu persono kontraŭ unu tagnokto estas €10.

Adreso de la studentdomo “Jowita”: ul. Zwierzyniecka 7, 60-813 Poznań.

3. Pri koncerne malmultekosta €3/nokto loĝebleco por junularo (en amasloĝejo kun propraj matraco kaj dormosako, kun necesejoj kaj lavkuvoj sed sen duŝejoj) kontaktiĝu kun la organizantoj.

Membroj de Pola Esperanto-Junularo amasloĝas senpage sed nur en la kazo de ilia antaŭa aliĝo ĝis la 15-a de septembro.

4. Krom proponitaj ebloj oni povas mendi loĝadon sendepende de la organizantoj en unu el multaj hoteloj.

La plej proksima kaj sufiĉe malmultkosta estas Hotelo Lech** kun prezoj ekde 165 PLN por unu nokto en 1-persona ĉambro. Alia estas Hotelo Royal*** kun prezoj ekde 224 PLN por unu nokto en 1-persona ĉambro. Ŝatantoj de komforto povas loĝi en Hotelo Sheraton*****Hotelo Andersia**** . Ambaŭ troviĝas en promendistanco de la Arkonesejo.

Komentu!

Dodaj komentarz / Aldonu komenton










XXVI ARKONES

XXV ARKONES

Hazarda foto

« »
Vizitu galerion

Partneroj

Librotago

 

Varsovia Vento Elsendoj