Ilona Koutny

La plej eminenta el vivantaj en Poznań geesperantistoj. Oni kelkfoje demandas ĉu Poznań estas tiu urbo, kie loĝas tiu ĉi fama esperantistino. Kune kun sia pola edzo ŝi formas feliĉan kaj enviindan E-familion, ĉar ankau li estas elstara sciencisto kaj esperantisto. Kvankam pli ol jardekon ŝi vivas, loĝas kaj laboras en Pollando, ŝi devenas duone el Hungarujo (ŝia patrolando) kaj duone el Esperantujo, ĉar hejme ŝi parolas esperante kaj en laboro hungare, kiel instruisto en hungara fako de poznana unuversitato.
Membro de Akademio de Esperanto. Ŝia esperantista vivoverko “Meza Hungara-Esperanta Vortaro” malgraŭ modesta nomo meritas prestiĝon kaj pro amplekso kaj pro erudicia enhavo. Domaĝe, ke ĝin povas profiti nur hungare-parolantoj, ĉar tial ĝi povas resti nerekonita same kiel siatempe rusa-esperanta vortaro de Zamenhof.
(azk)

Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.

XXVI ARKONES

XXV ARKONES

Hazarda foto

»
Vizitu galerion

Partneroj

Varsovia Vento Elsendoj