Tobiasz Kaźmierski

Studento pri sociologio ĉe Adam Mickiewicz-universitato en Poznań.
Fondinto kaj gvidanto de poznana junulara E-klubo E-SENCO. Aktive partoprenis en reaperigo de Pola Esperanto Junularo. Ĉeestis multajn E-aranĝojn, interalie kelkajn Internaciajn Junularajn Kongresojn. Membro de la Loka Organiza Komitato de 61-a IJK de TEJO en Zakopane.
Prezidanto de Organiza Komitato de ARKONES.
Ĉiam gaja kaj pasie energia en sia esperantista laboro li pli preferas efikecon ol la formalaĵojn. Miriga estas la facileco kun kiu li elpensas kaj realigas siajn konceptojn.
(azk)