Aliaj 2007

ELŜUTU LA HORAN PROGRAMON

  • Tomasz Chmielik – benefico de fama tradukisto kaj verkisto okaze de 35-jariĝo de lia naĝado en Esperantujo.
  • Claude Piron – aŭtora renkontiĝo kun famega verkisto, interalie aŭtoro de furorlibroj “Gerda malaperis” kaj “Bona Lingvo”.
  • Urszula Zybura “Aforismoj” – aŭtora renkontiĝo kun talenta pollingva poetino verkanta ankaŭ en Esperanto.
  • Fotoekspozicio “Pollando en bildoj” fare de Andrzej Sochacki
  • Filmejo – subtekstigitaj filmoj prezentotaj fare de Marek Blahus el Ĉeĥio, kiu unuan fojon gvidis tiun programeron pasintjare kaj la programero ege plaĉis al la partoprenintoj. Ĉi-jare okazos speciala prezentado de filmoj far Varsovia Vento kaj de filmoj subtekstigitaj far Russ Williams.
  • Tamara Malkowskaja gvidos laborgrupon pri plastaj artoj
  • Renkontiĝo kun Andrzej Grzębowski pri Esperanto-turismo.
  • Oficiala Anonco pri la rezultoj de Esperanto-plebiscito 2007 en Pola Esperantujo kun kategorioj:
    1. Amiko de Esperanto
    2. Esperantisto de la jaro
    3. Loka E-aktivulo
    4. Seniluiziiĝo de la jaro
    5. E-debuto de la jaro
  • …kaj Ceremonia enmanigo de la diplomoj. Plebisciton gvidas Marian Zdankowski. Vi ankoraŭ povas voĉdoni sendonte mesaĝon kun proponataj nomoj al:
    avolamer [ĉe] ols.vectranet.pl
  • IX-a ORATORA KONKURSO – lanĉita por gimnasti langojn de la partoprenantoj de ARKONES (klaku por detaloj)
  • Esperanto-Kvizo – gvidos Marian Zdankowski.
  • Gajnu senpagan partoprenon en Ago-Semajno – konkurson gvidas Varsovia Ventanoj.
  • Gajnu senpagan partoprenon en Internacia Junulara-Semajno – konkurson gvidas IJS-organizanto.
  • Panel-diskuto “Organizaj defioj lige kun la UK en Bjalistoko” – gvidos Ireneusz Bobrzak el Varsovia Vento. En la kunveno partoprenos ankaŭ la Vicprezidento de Bjalistoko Aleksander Sosna kaj direktoro de la urbestra oficejo Krzysztof Karpieszuk.
  • Invito al Poznano – informo pri okazonta sekvontjare en Poznań 60-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso – respondecas Wiesław Libner.
  • Renkontiĝo de Skolta Esperanto-Ligo – respondecas pri ĝi Sebastian Cyprych: scy [ĉe] epf.pl – Nacia Reprezentanto de SEL en Pollando.
  • Renkontiĝo de Pola Esperanta Fervojista Asocio – okazas paralele al Arkones kaj apartloke.
  • Renkontiĝo de la prepargrupo de “Pola Antalogio” – respondecas Tomasz Chmielik.
  • Prezentiĝo de Esperanto-eldonejoj kaj gazetoj:
    1. Peter Balaĵ – eldonejo “Espero”,
    2. Tomasz Chmielik – eldonejo “Libro-Mondo”,
    3. Aleksander Korĵenkov – eldonejo “Sezonoj” kaj revuo “La Ondo De Esperanto”,
    4. Kazimierz Leja – eldonejo “Hejme” kaj revuo “Pola Esperantisto”,
    5. Stano Marĉek – UEA-revuo “Esperanto”,
    6. Jan Skonieczka – presejo “Skonpres”,
    7. Reza Torabi – revuo “Irana Esperantisto”

Informoj pri programeroj okazontaj dum Arkones-2007 estas aktualigataj ĉiusemajne.