Spektakloj kaj koncertoj 2007
- Anjo Amika (Anna Bartek) – La titolo de la kantprezento estas: “De ‘Por vidi la mondon’ ĝis ‘Bela Revo’ + kelkaj kantoj el preparata nova KD”. Tiu de multaj jaroj konata artistino unuafoje koncertos ĉe Arkones.
Ŝia repertuaro entenas popolajn (hungarajn, italajn, grekajn, ktp) kaj religiajn kantojn, kaj eĥas en pluraj landoj, en kongresejoj kaj preĝejoj. Ŝiaj albumoj estas eldonitaj de Kooperativo de Literatura Foiro, el Svislando. [fonto: www.musicexpress.com.br] - Kimo (Kim J:henriksen) – delonge kaj vaste konata stelulo. Ludis kaj kantis kun muzikgrupoj Amplifiki, Esperanto Desperado kaj nun en Hotel Desperado. Ankaŭ li unuafoje koncertos ĉe Arkones.
- Zuzanna Kornicka – recitalo – jam de pli ol dek jaroj ŝia ĉarma kontralto allogas arkonesanojn.
- JoMo – unu el la plej hele brulantaj steloj en Esperantujo. Jam la trian fojon li dancigos kaj kantigos nian arkonesan publikon.
- Jarlo Martelmonto kun konkretaj geaktoroj – Nova Elbuŝigaro – premiera scenejverko. Jarlo, la simbolo de Arkones, kiel kutime speciale por nia aranĝo preparas ĉiujare novan poezian spektaklon. En ĝi gravan rolon ludos jarlaj pentraĵoj kaj desegnaĵoj.
- Marteno Minich – muzikdebuta koncerto de Marteno, kiu tamen jam prezentiĝis pasintjare ĉe Arkones prelegante pri E-slango. Ĉi-jare Marteno prezentos repajn interpretojn de diversaj kantoj.
- Afrika Umba (Afrika Voĉo) – koncerto de esperantista kantogrupo de studentoj el Kameruno, Nigerio, Senegalo, Tanzanio kaj Zimbabve.
Informoj pri la programeroj okazontaj dum Arkones-2007 estas aktualigataj ĉiusemajne.


