Aliaj programeroj
- Tradicia Arkonesa MIELVESPERO,
- XII-a ORATORA KONKURSO – lanĉita por gimnasti langojn de la partoprenantoj de ARKONES (klaku por detaloj),
- Prezentiĝo de Esperanto-eldonejoj, gazetoj kaj radioj.
- Libroservo
- Pola Esperanto-Asocio – kunsido de estraro kaj publika diskuto por difini la atingeblajn celojn de la pola E- movado.
- Tomasz Chmielik (ĉefredaktoro de la “Spegulo”) – enmanigo de la statuetoj de “Spegulo”, kiuj estas simbola premio por diligenta laboro, serioza agado kaj servado al la Zamenhofaj ideoj.
- Andrzej Sochacki – Fotoservo ,
- Komuna foto de ĉiuj partoprenantoj okazos sabate je la 17-a.
- Marian Zdankowski – Esperanto-kvizo,
- Marian Zdankowski – Anonco de la rezultoj de Plebiscito 2010 en kategorioj: “Esperantisto de la Jaro”, “Loka E-aktivulo”, “Debuto de la Jaro”, “Tutaĵo”.
Vi jam povas aliĝi por la jaro 2010 kaj kontribui al la programo de la XXVI-aj Konfrontoj.





