Spektakloj kaj koncertoj
- Kapriol’! – tradicia nederlanda folko majstre prezentata de la frisa grupo. Indas mencii ke Kapriol’ fondiĝis surbaze de famega “Kajto”.
- SoloTronik – klasike elektronika muziko kun esperantaj elementoj kaj laseraj-efektoj.
- Jarlo Martelmonto kun sia nova scenejverko “UM JE UME, UM EN JEE” !
- Adam Chrupczak – monodramo “Nigraj makuloj” surbaze de verko de Tadeusz Różewicz, reĝisoras Lucyna Sowińska
- Johannes Mueller – koncerto
- Kabareda grupo La oraj pantalonoj en arbustoj prezentos skeĉojn en esperanto. Grupo konzistas el la membroj de Pola-Esperanto Junularo. Ĵus renaskiĝinta kabaredo daŭrigas admirindan kabaredan tradicion de antaŭaj generacioj de polaj espernatistoj.
Vi jam povas aliĝi por la jaro 2009 kaj kontribui al la programo de la XXVI-aj Konfrontoj.





